Distrikto Bernburg
ATENTU: La 1-an de julio 2007 el la la malnovaj distriktoj Bernburg, Schönebeck kaj preskaŭ ĉiuj komunumoj de distrikto Aschersleben-Staßfurt en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio kreiĝis la nova distrikto Salzland („sala lando“) - germane Salzlandkreis. Ĉi-tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto!
Distrikto Bernburg | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Landkreis Bernburg | ||
Landkreis • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj | |||
Administrado | |||
Estas parto de | Saksio-Anhalto | ||
Administra centro | Bernburg | ||
Demografio | |||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2006) | 63 936 | ||
Loĝdenso | 165 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 413,70 km² | ||
Distrikto Bernburg sur la mapo de Saksio-Anhalto | |||
Geografia situo | 51° 49′ 48″ N, 11° 45′ 0″ O (mapo)51.8311.75Koordinatoj: 51° 49′ 48″ N, 11° 45′ 0″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | DE | ||
Aŭtaj kodoj | BBG | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
La kategorio en la Komunejo | Distrikto Bernburg [+] | ||
La distrikto Bernburg (germane: Landkreis) ĝis ties malfondo la 1-an de julio 2007 situis en la suda mezo de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Bernburg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 413,70 km² en 2006 loĝis 63 936 homoj; do meznombre 165 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Bernburg estas signita per 4.
Najbaraj distriktoj estis norde Schönebeck (17), oriente Köthen (10), sude Saalkreis (15) kaj Mansfelder Land (11) kaj en la okcidento Aschersleben-Staßfurt (3).
|